kunilo:kunilo.git
7 years agoĜisdatigita <dokumentaro/api.rst> master
Mariano Street [Sat, 30 Oct 2010 02:21:10 +0000 (23:21 -0300)]
Ĝisdatigita <dokumentaro/api.rst>

Ĝisdatigita la dokumenta dosiero kiu listas la jam kaj la maljam
realigitajn funkciojn de la API de Status.net.

7 years agoForigi amikon (malaboni uzanton)
Mariano Street [Sat, 30 Oct 2010 02:17:21 +0000 (23:17 -0300)]
Forigi amikon (malaboni uzanton)

Jam oni povas ne nur aldoni amikojn, sed ankaŭ forigi ilin, per
`Amikoj.forigi`.

7 years agoAldoni amikojn (aboni uzantojn)
Mariano Street [Sat, 30 Oct 2010 02:08:39 +0000 (23:08 -0300)]
Aldoni amikojn (aboni uzantojn)

Jam eblas aldoni amikojn (aboni uzantojn), per `Amikoj.aldoni`.

7 years agoAgordero por malkapabligi la belajn datohorojn
Mariano Street [Fri, 8 Oct 2010 02:51:51 +0000 (23:51 -0300)]
Agordero por malkapabligi la belajn datohorojn

Se vi strange ne ŝatas la novajn belajn datohorindikojn aŭ ial ne volas
uzi ĝin, vi jam povas reekhavi la malnovajn krudajn datohorojn, per la
agordero `konduto/kruda_datohoro`.

7 years agoBelaj datohorindikoj, senerara «C-c» en kunamikilo
Mariano Street [Fri, 8 Oct 2010 02:30:22 +0000 (23:30 -0300)]
Belaj datohorindikoj, senerara «C-c» en kunamikilo

Belaj datohorindikiloj por montri datohoroj en kronologioj de Kunilo.
Ekzemple, anstataŭ «Thu Oct 07 23:21:35 +0000 2010», se nun la horo
estas 23:41, ĝi montras «antaŭ 20 minutoj».

Forigita eraro en Kunamikilo, jam kaj «C-c» kaj «q» bone purigas la
ekranon antaŭ foriro.

7 years agoNova ncurses-eca interfacopruvo
Mariano Street [Sun, 3 Oct 2010 04:45:08 +0000 (01:45 -0300)]
Nova ncurses-eca interfacopruvo

Mi ekprogramis novan interfacon en ncurses, kiu nun povas apenaŭ montri
menuon de la uzeblaj objektoj kaj kapabligi moviĝi inter ĝi.  Eble poste
tiu interfaco pliboniĝos, aŭ eble ĝi mortos... la stonteco diros tion.

7 years agoDefaŭltaj valoroj en `Agordo.montri`
Mariano Street [Sun, 3 Oct 2010 03:26:30 +0000 (00:26 -0300)]
Defaŭltaj valoroj en `Agordo.montri`

La ago `Agordo.montri` nun montras ankaŭ agorderojn kiuj ne estas
agorditaj en dosieroj sed havas defaŭltaj valoroj.

7 years agoNova ago `Agordo.montri`
Mariano Street [Sun, 3 Oct 2010 03:11:20 +0000 (00:11 -0300)]
Nova ago `Agordo.montri`

Nova ago `Agordo.montri` presas ĉiujn agorderojn kun siaj valoroj
malantaŭ la ŝargado de la agordo.

7 years agoPliaj forigoj de eraroj
Mariano Street [Sun, 3 Oct 2010 02:27:58 +0000 (23:27 -0300)]
Pliaj forigoj de eraroj

Pli eraroj estas forigitaj. Nun, plie, montriĝas nombro de eroj por
listoj kie tio mankis.

7 years agoBela presado de listoj kaj aliaj; eraroj forigitaj
Mariano Street [Sun, 3 Oct 2010 02:03:35 +0000 (23:03 -0300)]
Bela presado de listoj kaj aliaj; eraroj forigitaj

Nun listoj, tuploj, buleaj kaj nulaj objektoj bele estas presataj, kiel
jam estis vortaroj.

Estas forigitaj kelkaj eraroj pro neĝisdatigo de la kodo.

7 years agoDialogado por mankantaj argumentoj; aliaj ŝanĝoj
Mariano Street [Sun, 3 Oct 2010 01:01:31 +0000 (22:01 -0300)]
Dialogado por mankantaj argumentoj; aliaj ŝanĝoj

Nova agordera `konduto/dialogema` igas Kunilon dialoge peti al la uzanto
agargumentoj mankantaj.

Kelkaj eraroj estas forigitaj kaj aliaj aferoj estas alĝustigitaj.

7 years agoIuj aldonoj en la dokumentaro
Mariano Street [Fri, 24 Sep 2010 04:28:25 +0000 (01:28 -0300)]
Iuj aldonoj en la dokumentaro

7 years agoForigo de eraroj por `Etikedo.legi`
Mariano Street [Fri, 24 Sep 2010 04:02:04 +0000 (01:02 -0300)]
Forigo de eraroj por `Etikedo.legi`

Forigo de kelkaj eraroj por ke `Etikedo.legi` funkciu.  Plej grave, la
URL-adreso ne estas la sama kiel la menciita en la dokumentaro de
Status.net, ĉar la identigilo devas iri kiel dosieronomo; ekzemple,
anstataŭ:
    http://identi.ca/api/statusnet/tags/timeline.json?id=kde
Oni devas meti:
    http://identi.ca/api/statusnet/tags/timeline/kde.json

7 years agoNova objekto kaj ago: `Etikedoj.legi`
Mariano Street [Fri, 24 Sep 2010 03:36:41 +0000 (00:36 -0300)]
Nova objekto kaj ago: `Etikedoj.legi`

Nova objekto `Etikedoj`, kun ago `legi` por montri la kronologion de
mesaĝoj kun etikedo.

Iuj ŝanĝoj en tekstoĉenoj.

7 years agoAgoj Grupo.{anoj,montri,redakti} kaj Uzanto.grupoj
Mariano Street [Fri, 24 Sep 2010 03:14:39 +0000 (00:14 -0300)]
Agoj Grupo.{anoj,montri,redakti} kaj Uzanto.grupoj

Kvar novaj agoj:
* `Grupo.anoj`: montras liston de la anoj de grupo.
* `Grupo.montri`: montras informon pri grupo.
* `Grupo.redakti`: ŝanĝas valoron de atributo de grupo. La koresponda
  metodo de la API de Status.net ne estas realigita ankoraŭ, bedaŭrinde.
  Sekve, tiu ĉi ago ne funkcias do mi lasis ĝin komentita.
* `Uzanto.grupoj`: montras liston de la grupoj kie uzanto estas.

Iuj eraroforigoj kaj aliaj ŝanĝetoj.

7 years agoObjekto Stataro dispartigita; nova objekto Grupo
Mariano Street [Fri, 24 Sep 2010 02:32:41 +0000 (23:32 -0300)]
Objekto Stataro dispartigita; nova objekto Grupo

La objekto `Stataro` ne plu ekzistas, ĝi estis dispartigata en kelkaj
novaj objektoj: `Mondo`, `Hejmo`, `Amikoj`, `Sekvantoj`, kaj en la jam
ekzistinta `Uzanto`.  La objektohierarĥio nun estos pli kohera.

La nova objekto `Grupo` sekvas tiun dispartigon kaj nun kapabligas legi
mesaĝojn senditajn al difinitan grupon de Status.net.

Krom estas kelkaj aliaj malpli grandaj ŝanĝoj.

7 years agoForigo de eraroj
Mariano Street [Thu, 23 Sep 2010 21:44:07 +0000 (18:44 -0300)]
Forigo de eraroj

Du eraroj forigitaj.  Jam bonfunkcias:
* `Helpo.objektoj` kaj `Helpo.agoj`: ili denove inkludas la objekton
  `Konto`.
* `Agordo.redakti`: ĝi denove povas ekhavi la vojon al la agorda
  dosiero, do ĝi nun funkcias.

7 years agoAgo `Konto.redakti` por ŝanĝi atributojn
Mariano Street [Thu, 23 Sep 2010 17:37:26 +0000 (14:37 -0300)]
Ago `Konto.redakti` por ŝanĝi atributojn

Ah, mi forgesis la plej gravan novaĵon en la lasta ĝisdatigo!  La nova
ago `Konto.redakti`, kiu kapabligas ŝanĝi atributojn de la konto de la
aŭtentigita uzanto.

7 years agoMalnepra argumento atributo por agoj `montri`
Mariano Street [Thu, 23 Sep 2010 17:34:47 +0000 (14:34 -0300)]
Malnepra argumento atributo por agoj `montri`

La agoj `montri` (`Uzanto.montri` kaj `Servilo.montri`) nun akceptas
malnepran argumenton por ke ili montru nur unu difinitan atributon de
la uzanto aŭ la servilo respektive.

`Helpo.agoj` ne plu forlasas la lastan signon el la priskribo kiam tiu
ĉi havas nur unu linion.

7 years ago2 novaj agoj: Stataro.amikoj kaj Stataro.sekvantoj
Mariano Street [Thu, 23 Sep 2010 17:07:31 +0000 (14:07 -0300)]
2 novaj agoj: Stataro.amikoj kaj Stataro.sekvantoj

Du novaj agoj pliigas la kongruon de Kunilo kun la API de Status.net:
Stataro.amikoj, por vidi la lastan staton de ĉiu amiko (abonato), kaj
Stataro.sekvantoj, por vidi la lastan staton de ĉiu sekvanto (abonato).

7 years agoParo da alĝustigetoj de la maljenaj ŝanĝoj
Mariano Street [Thu, 23 Sep 2010 07:02:04 +0000 (04:02 -0300)]
Paro da alĝustigetoj de la maljenaj ŝanĝoj

7 years agoKoda malcentrigo, agordo en ~/.config/Kunilo.ini
Mariano Street [Thu, 23 Sep 2010 06:51:09 +0000 (03:51 -0300)]
Koda malcentrigo, agordo en ~/.config/Kunilo.ini

Granda malcentrigo de la kodo kaj aliordigo de kelkaj partoj.

Jam oni povas meti la agordan dosieron en `~/.config/Kunilo.ini`.

7 years agoKapablo por ŝargi tradukojn; dosiero Legu min
Mariano Street [Sun, 19 Sep 2010 05:30:53 +0000 (02:30 -0300)]
Kapablo por ŝargi tradukojn; dosiero Legu min

Aldonita kapablo por ŝargi tradukojn.  Kvankam ankoraŭ ne ekzistas
tradukoj por Kunilo, jam eblas krei ilin.

Kreita dosiero Legu min («dokumentaro/legu.rst»), kun iom da informo pri
la aplikaĵo.  Poste ĝi enhavos plian utilan informon.

7 years agoPlibonigita dokumentaro pri la API
Mariano Street [Sun, 19 Sep 2010 02:20:29 +0000 (23:20 -0300)]
Plibonigita dokumentaro pri la API

7 years agoNe malplena linio antaŭ la unua stato
Mariano Street [Sun, 19 Sep 2010 00:01:45 +0000 (21:01 -0300)]
Ne malplena linio antaŭ la unua stato

En presado de statoj, nun la unua stato ne plu havas malplenan linion
antaŭ ĝi, sed ja la sekvaj.

7 years agoForigita eraro; defaŭlte, ne parolemeco
Mariano Street [Sat, 18 Sep 2010 23:56:26 +0000 (20:56 -0300)]
Forigita eraro; defaŭlte, ne parolemeco

Mise Helpo.agoj montris RetaAgaro, sed ne plu.

Nun defaŭlte la parolemeco estas malkapabligita ĉe la agorda dosiero.

7 years agoEnaj ŝanĝoj; bela eraro por 404 («ne trovita»)
Mariano Street [Sat, 18 Sep 2010 23:41:30 +0000 (20:41 -0300)]
Enaj ŝanĝoj; bela eraro por 404 («ne trovita»)

Enaj ŝanĝoj: nova malkonkreta klaso por plisimpligi la agajn klasojn.
Tiu ĉi, plie, kapabligis aldoni facile belan preson por la eraro 404 de
HTTP («paĝo ne trovita»).

7 years agoHelpo.agoj aŭtomate alĝustiĝas
Mariano Street [Sat, 18 Sep 2010 23:06:01 +0000 (20:06 -0300)]
Helpo.agoj aŭtomate alĝustiĝas

Helpo.agoj nun aŭtomate alĝustiĝas la longon de la kolonoj, kiujn ĝi
presas, laŭ la plej longa agodeklaro.

Mi sentas ke la kodo estas iom malpura... necesas pensi kiel plibonigi
ĝin.

7 years agoAgoj por vidi menciojn kaj sendi respondojn
Mariano Street [Sat, 18 Sep 2010 22:14:43 +0000 (19:14 -0300)]
Agoj por vidi menciojn kaj sendi respondojn

Aldonitaj tri agoj: `Stataro.mencioj` por vidi menciojn al uzanto;
`Stataro.respondi` por respondi la lastan staton de uzanto; kaj
`Stataro.respondi_mencion` por respondi la lastan mencion de uzanto al
la aŭtentigita uzanto.

7 years agoKvar novaj agoj; vortaroj bele presitaj
Mariano Street [Sat, 18 Sep 2010 21:01:36 +0000 (18:01 -0300)]
Kvar novaj agoj; vortaroj bele presitaj

Kvar novaj agoj mi aldonis.  La nova objekto Servilo havas du el tiuj:
`eldono`, por vidi la eldonon de la uzata Status.net-servilo, kaj
`montri`, por ricevi detalan informon pri ĝia agordo.

Ĉe la objekto Stataro, jam troveblas `mondo` kaj `hejmo`, du gravaj
agoj, por ricevi la kronologiojn de ĉiuj uzantoj ĉe la servilo kaj de la
donita (aŭ, se argumento mankas, la aŭtentigita) uzanto kaj siaj amikoj,
respektive.

Agoj kiuj presas vortarojn nun disponas simplan metodon por presi ilin
pli bele, kiel vi povas rigardi per `Uzanto.montri` aŭ `Servilo.montri`.
Ankaŭ mi faris aliajn enajn plibonigojn.

7 years agoPriskriboj en Helpo.agoj
Mariano Street [Sat, 18 Sep 2010 05:35:36 +0000 (02:35 -0300)]
Priskriboj en Helpo.agoj

Helpo.agoj jam montras etajn priskribojn pri agoj.

7 years agoNova ago: Agordo.redakti; pli bona Helpo.agoj
Mariano Street [Sat, 18 Sep 2010 04:21:13 +0000 (01:21 -0300)]
Nova ago: Agordo.redakti; pli bona Helpo.agoj

Estas nova objekto Agordo, por ĉiuj aferoj rilataj al la agordado de la
aplikaĵo.  Ĝis nun, ĝi nur havas unu agon, `redakti`, por malfermi la
agordan dosieron en la tekstoredaktilo pliŝatata de la uzanto.  Por scii
kiu programo estas tiu, Kunilo legas la ĉirkaŭaĵan variablon «EDITOR».

La listado de agoj, Helpo.agoj, atingis gravan plibonigon: ĝi nun
montras liston de argumentoj, tre mirinde.

7 years agoNova agordero: konduto/parolema; aliaj plibonigoj
Mariano Street [Sat, 18 Sep 2010 03:25:06 +0000 (00:25 -0300)]
Nova agordero: konduto/parolema; aliaj plibonigoj

Nova agordero «konduto/parolema» por kapabligi aŭ malkapabligi la
parolemecon de Kunilo.

La antaŭmetaĵo por metodaj agoj estas en unu loko, mi forigis ĝian
literecan valoron el `kunilo.py` por ke ĝi nun nur estu ĉe `agaro.py`.

7 years agoArgumentoj en Helpo.agoj
Mariano Street [Sat, 18 Sep 2010 01:11:30 +0000 (22:11 -0300)]
Argumentoj en Helpo.agoj

Plibonigita la ago Helpo.agoj: ĝi nun montras la argumentojn de ĉiu ago.
Plie, agonomoj aperas rimarkitaj, kaj ankaŭ objektonomoj en
Helpo.objektoj.

7 years agoNova ago: Stataro.gxisdatigi
Mariano Street [Sat, 18 Sep 2010 00:28:56 +0000 (21:28 -0300)]
Nova ago: Stataro.gxisdatigi

La nova ago «Stataro.gxisdagiti» kapabligas la uzanton ĝisdatigi sian
staton.  Tio estas, ĝi jam povas sendi publikajn mesaĝojn!

La komandoformo estas tiel:
    $ ./kunilo.py stataro gxisdatigi 'teksto de la mesaĝo'
Ĝi eĉ funkcias sen citiloj:
    $ ./kunilo.py stataro gxisdatigi teksto de la mesaĝo

Espereble, iam oni povos skribi «ĝisdatigi» anstataŭ «gxisdatigi», sed
nuntempe tio ne eblas ĉar nur rajtas uzi ASCII-ajn literojn en
identigiloj de Python -kaj agoj estas reale metodoj-.

7 years agoMalcentraligo, nova objekto Helpo kaj pli
Mariano Street [Fri, 17 Sep 2010 22:49:35 +0000 (19:49 -0300)]
Malcentraligo, nova objekto Helpo kaj pli

Iom de malcentraligo por ke nun ne estu ĉio en unu nura dosiero de
Python.

Nova objekto Helpo, kun la agoj «agoj» kaj «objektoj», por listi
respektive la vokeblajn agojn kaj la uzeblajn objektojn.

Etaj plibonigoj: la metodo `Konektilo.open()` jam akceptas nomajn
argumentojn por pasi ilin al ĝia patra metodo, kiu iam ilin uzas kaj
do tio okazis erarojn.

7 years agoNova agordaro: konduto/mesagxokiamo
Mariano Street [Fri, 17 Sep 2010 21:04:01 +0000 (18:04 -0300)]
Nova agordaro: konduto/mesagxokiamo

La nova agordaro «konduto/mesagxokiamo» kapabligas la uzanton difini
kiom da mesaĝoj ĝi volas ricevi por kronologiaj agoj.  La defaŭlta
valoro estas kvin (5).

7 years agoSimpligita kodo
Mariano Street [Fri, 17 Sep 2010 04:29:15 +0000 (01:29 -0300)]
Simpligita kodo

Kunilo nun uzas globals() por ekhavi la objekton petitan de la uzanto,
anstataŭ vortaro kreita speciale por tio.

7 years agoNova ago: stataro uzanta_kronologio <uzanto>
Mariano Street [Fri, 17 Sep 2010 04:14:12 +0000 (01:14 -0300)]
Nova ago: stataro uzanta_kronologio <uzanto>

Nova ago por rigardi la kronologion de uzanto: «stataro
uzanta_kronologio <uzantonomo>».  Ekzemple:
    $ ./kunilo.py stataro uzanta_kronologio mctpyt
Ĝi defaŭlte montras la lastajn kvin (5) mesaĝojn.

7 years agoNova ago: uzanto montri <uzantonomo>
Mariano Street [Fri, 17 Sep 2010 02:22:53 +0000 (23:22 -0300)]
Nova ago: uzanto montri <uzantonomo>

Nova ago por montri informon pri uzanto: «uzanto montri <uzantonomo>».
Ekzemple:
    $ ./kunilo.py uzanto montri mctpyt

7 years agoUnua revizio
Mariano Street [Fri, 17 Sep 2010 01:05:57 +0000 (22:05 -0300)]
Unua revizio

Je la unua revizio, oni povas uzi Kunilon por kontroli la identigilojn
de la uzanto en identi.ca aŭ alia status.net-servilo:
    $ kunilo konto kontroli_identigilojn